RE: Planlingvoj! (Pri franceco en Ido)

Saluto ad omni,
Saluton al ĉiuj,

Me skribis letro a s-ro Yury JAKYMEC kom komento ad artiklo recente aparinta en la revuo Esperantista Lumo. Ta letro editesos en la venonta numero di la revuo. Voluntez lektar ol ed informar me pri irga erori.

Mi skribis leteron al s-ro Yury JAKYMEC kiel komenton al artikolo lastatempe aperinta en la revuo esperantista Lumo. Tiu letero eldoniĝos en la venonta numero de la revuo. Bonvolu legi ĝin kaj informi min pri ia ajn eraroj.

Doktoro Zamenhof e la Delegitaro.

Me recente trovis libro polemikala, quan skribis Louis Couturat pri d-ro Zamenhof. Me tante astonesis da lua kontenajo, e precipue pri la opiniono di Zamenhof, ke me preske hezitis pri lua autentikeso.

Tamen, s-ro Gonçalo Neves skribis to pri la libro:

Danko, Gilles-Philippe!

Yen lo skribita da Gaston Waringhien pri ica verko da Couturat (en Leteroj de L. L. Zamenhof, II, 1948, p. ix):

«Tiu broŝuro liveras la tekston de la leteroj de Zamenhof al Couturat, ĉar la originaloj malaperis. Ĝia teksto ŝajnas fidinda, el la kontroloj, kiujn mi povis fari per kelkaj kopioj apartenantaj al Sebert aŭ al Javal.»

Se Waringhien – feroca enemiko di Ido – opinionis tale, do la libro esas ya fidinda!

GN

Nu, s-ro Waringhien esis la autoro di la PIV! Se lu skribis to, do la verko da Louis Couturat ya esas fidinda.

Yen kelka citi de Zamenhof, quin maxim astonas me:

Ye la 27-ma agosto 1903 (p. 5):

Se la Akademioj volus akcepti Esperanton, mi ne sole ne protestus kontraŭ diversaj plibonigoj, sed mi mem petus, ke la aŭtoritata komitato entreprenu ĉiujn tiujn plibonigojn, kiuj montriĝis utilaj en la daŭro de la 16-jara praktika uzado de la lingvo.

Ye la 9-ma novembro 1906 (p. 7-8):

Estas tute sendube, ke ni devos ankoraŭ batali tre longe kaj tre malfacile; sed tiu ĉi batalado min tute ne timigas, ĉar mi estas tute konvinkita, ke pli aŭ malpli frue nia idea devos nepre venki. Ĉu la estonta lingvo estos Esperanto aŭ ia alia lingvo, — sed pli aŭ malpli frue ia neŭtrala lingvo nepre estos akceptita, ĉar esti alie ne povas.

[…]

En la unua teksto de mia Bulonja Deklaracio estis dirite, ke «la esperantistoj laboras por Esperanto nur provizore ĝis la tempo, kiam ia aŭtoritata internacia kongreso faros la definitivan elekton de la lingvo internacia, kaj tiam la esperantistoj promesas aliĝi sendispute al tiu lingvo, kiun la dirita kongreso elektos».

Ye la 4-ma di decembro 1906 (p. 9):

La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian. La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava, se nur la lingvo estos neŭtralauzebla kaj vivipova. Tial se Via komitato estos sufiĉe aŭtoritata, por ke ĝi povu antaŭenpuŝi nian ideon pli sukcese ol ĝin faras la esperantistaro, tiam mi kun la plej granda plezuro akceptos ĈION kion la komitato decidos, eĉ se mi devus malpaciĝi kun la tuta esperantistato; sed se la aŭtoritateco de Via komitato estos tiel malgranda, ke ĝi povos doni nenian praktikan rezultaton, tiam mi kompreneble devos gardi min de publika aliĝo al ĝi, por ke mi per tio ne detruu tion, kion la esperantistaro jam atingis. Jen estas la kaŭzo, kial mi nun ne povas ankoraŭ doni al Vi ian publikan promeson.

[…] la plibonigoj povos esti multe pli liberaj kaj sekve pli bonaj, se ilin proponos aŭtoritata komitato staranta ekster la mondo esperantista […]

Ye la 13-ma januaro 1907 (p. 10):

[…] ĉiuj veraj esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur «aŭ Esperanton aŭ nenion») […]

Esis tanta difero inter la publika Zamenhof e la privata Zamenhof… 🐮